Cxi tio estas la Philharmonic Center for the Arts (Filharmonia Artcentro), konstruita en 1989. La Filharmonia Orkestro de Naples ludas plejofte cxi tie. La cxefhalo (Hayes Hall) enhavas cxirkaux 1200 segxojn. La konstruajxo ankaux enhavas pli malgrandan halon (Daniels Pavilion), kie okazas koncertoj de cxambromuziko kaj prelegoj.
