
Bonvenon al
La Hejmpagxo de John
Marcy!
Saluton! Mi nomigxas John Marcy, kaj mi ludas la violoncxelon en la
Orkestro Filharmonia de Naples,
urbo kiu situas en la sudokcidenta parto de la usona sxtato Florido. MapoMi naskigxis en Douai (Francujo) kaj pasigis miajn infanjarojn en South Bend, (Indiano, Usono) (mapo), tre proksime al la universitato de Notre Dame. Dum la someroj mia familio ofte vojagxis al Aix-en-Provence, hejmurbo de mia patro.
Mi estas eks-studento de Oberlin College (mapo) kaj de la Eastman School of Music (fako de la universitato de Rochester en Rochester (Novjorko, Usono)) (mapo).
Kiam mi studis cxe Oberlin, mi pasigis unu semestron
cxe la universitato de Córdoba (Hispanujo).

Mi estas membro de la Universal Esperanto-Asocio, de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, kaj de la Florida Esperanto-Ligo. Jen listo de kelkaj Esperantaj retadresoj.